Posted: 06 Oct 2009 01:46 PM PDT
Origina titolo: | Пёс Барбос и необычный кросс/Самогонщики |
Lando: | Sovetio |
Lingvo: | la rusa |
Jaro: | 1961 |
Ĝenro: | Komedio, mallonga filmo |
Reĝisoro: | Leonid Gajdaj |
Geaktoroj: | Jurij Nikulin, Georgij Vicin, Jevgenij Morgunov |
Daŭro: | 0:11 h:min / 0:19 h:min |
IMDb: | ID 0055468 / ID 0055400 |
Priskribo:
Hundo Barboso kaj neordinara kroso
"Hundo Barboso kaj neordinara kroso" estas mallonga filmo laŭ felietono de Stepan Olejnik, ĝi estis filmita en studio "Mosfilm" en la jaro 1961. La filmo estas parto de almanako "Tute serioze". Ĝi estas la unua filmo pri tri friponoj: Timemulo, Problemulo, Spertulo. La filmo estis nomumita por la Ora palma branĉo dum Festivalo de Cannes en 1961 por la plej bona mallonga filmo.
Ekzistas historio, laŭ kiu, la muzika akompano estis farata jam por la preta, muntita filmo kaj pro tio la sovetia komponisto Bogoslovskij mem direktis orkestron dum la registrado de sontrako dum sur ekrano estis montrata la video.
Suĵeto
Ekscentra komedio pri aventuroj de fripona triopo – Timemulo, Problemulo kaj Spertulo – dum fiŝkaptado kun dinamito.
Vodkofarantoj
Timemulo, Problemulo kaj Spertulo decidas ekprodukti memfaritan alkoholon, sed la hundo Barboso denove malhelpas kaj finfine la kapitulaco al polico ŝajnas pli bona solvo… (...)
Legi pli cxe Hundo Barboso kaj neordinara kroso/Vodkofarantoj (21 vortoj)
© KienLi por Filmoj en Esperanto, 2009. | Fiksligilo | Neniu komento | Aldoni al del.icio.us
Etikedoj: komedio, mallonga
Comentários
Postar um comentário