Ivan Vasiljeviĉ ŝanĝas la profesion




Ivan Vasiljeviĉ ŝanĝas la profesion

Posted: 21 Apr 2010 03:15 PM PDT

Priskribo
Origina titolo: Иван Васильевич меняет профессию
Lando: Sovetio
Lingvo: la rusa
Jaro: 1973
Ĝenro: Komedio, fikcio, aventuro, muzika
Reĝisoro: Leonid Gajdaj
Geaktoroj: Aleksandr Demyanenko, Yuriy Yakovlev, Leonid Kuravlyov, Natalya Krachkovskaya, Saveli Kramarov, Natalya Seleznyova, Vladimir Etush, Mikhail Pugovkin, Sergei Filippov, Natalya Kustinskaya, Eduard Bredun, Valentin Grachyov, Natalya Gurzo, Ivan Zhevago
Daŭro: 01:33 h:min
IMDb: ID 0070233

Priskribo:

Komedia filmo rakontas pri inĝeniero Timofejev, kiu konstruis la temp-maŝinon. Ĝi kunigis la modernan Moskvon kun la palaco de Ivano la Terura, kiu regis Rusion en la XVI-a jarcento. La caro aperas en Moskvo de 70 jaroj de la pasinta jarcento kaj la loĝantoj de moderna Moskvo direktiĝas al la malnovaj tempoj.

Interesaj faktoj

  • Sonĝo de Aleĉjo estas kolora, dum la reala vivo estis montrita nigra-blanke.
  • La angla titolo de la filmo sonas kiel "Ivan Vasiljeviĉ: Reen al estonteco" («Ivan Vasilievich: Back to the Future» kaj «Ivan the Terrible: Back to the Future»).
  • Laŭ interretaj onidiroj, mem la reĝisoro Leonid Gajdaj rolis en la filmo kiel lumigisto sur filmejo. Sed, tiu kiu vere konas la aspekton de Leonido povas facile kompreni, ke tio ne estas vero.
  • Dum filmado de cara festeno la reĝisoro insistis pri tio, ke la manĝaĵo estu vera, sed ne postiĉa. La buĝeto ne sufiĉis por aranĝi tion. Tiam Leonid Gajdaj kontraŭ propra mono akiris raran sturgaĵon kaj aliajn frandaĵojn.
  • Kiam la cara festeno estis finfilmita, evidentiĝis, ke sur la tablo dum la tuta tempo staris moderna botelo de mineralakvo "Borĵomi". Pro tio oni refilmis la tutan festenon.
  • La sveda ambasadoro parolas en la filmo ne svede, sed germane.
  • La scenojn de postkurado oni filmis en Rostov Velikij en Jaroslavla regiono: la blankmura kremlo estas rostova, sed ne moskva.
  • Interesa fakto de kvazaŭ kaŝreklamo (product placement) de Marlboro kiam Georgo Miloslavskij kantas dum cara festeno, sed en realo tio ne estis kaŝreklamo, la produktanta kompanio «Philip Morris» ne pagis eĉ unu kopekon pro tio, samkiel la ŝtata Ŝparkaso de Sovetio ne pagis pro ĝia mencio, dum Miloslavskij prirabis la loĝejon de Anton Semjonoviĉ Ŝpak.
  • Fontoplumo, kiun Miloslavskij prenas el la ŝranko de Ŝpak kaj poste donacas ĝin al la sveda ambasadoro, estis sufiĉe populara dum 70-aj jaroj de dudeka jarcento. Oni kunportadis ĝin el eksterlando. Dum returnado en la fontoplumo nudiĝis la foto de virino.

Recenzoj

Genia filmo! Tia ridiga, gaja kaj interesa filmo neniam mortos! Ĉiam mi spektas la filmon kvazaŭ  la unuan fojon. Se en Sovetio tiam ekzistus la premio "Oskar", tiu ĉi filmo ricevus ĉiujn premiojn!

Tiu estas la plej bona komedio de Sovetio kaj Rusio! Nenio simila ekzistas kaj ne aperos dum la proksimaj 100 jaroj. Tiajn komedion necesas filmi, sed ne "American Pie".

"Ivan Vasiljeviĉ…" estis disŝirita de popolo je frazoj, kiuj iĝis frazeologiaj. Preskaŭ ĉiun frazon oni nun citas en ĉiutageco. La filmo estas ĉarma kaj plena je varmo. Gestoj, frazoj, intonacio – ĉio unuiĝas en bonegaj ŝercoj. Nun tre malofte eblas aŭdi vere bonan ŝercon, kiu decas. Mi opinias, ke la filmo estos eterna. Nuntempe oni ne kreas tiajn kultajn filmojn. Aŭ oni ne povas, aŭ oni ne volas. Domaĝe.

(...)
Legi pli cxe Ivan Vasiljeviĉ ŝanĝas la profesion (41 vortoj)


© KienLi por Filmoj en Esperanto, 2010. | Fiksligilo | Neniu komento | Aldoni al del.icio.us
Etikedoj: , , ,



Comentários