Planlingvo



Planlingvo

Posted: 17 Apr 2010 08:54 AM PDT

Priskribo
Origina titolo: Conlang
Lando: Usono
Lingvo: la angla
Jaro: 2009
Ĝenro: Mallonga, komedio
Reĝisoro: Marta Masferrer
Geaktoroj: Nick Gaswirth, Chloe Wepper, Alex Demers, Anthony C.E. Nelson, Corwin Tuggles, Carl Ka-Ho Li, Justin Roth, Michael Gioia, Emma Olson
Daŭro: 00:15 h:min
Oficiala paĝaro: http://www.conlangthemovie.com

Priskribo:

CONLANG estas mallongigo de la termino "constructed language" (konstruita lingvo, planlingvo). La 15-minuta filmeto prezentas al ni la unikan mondon de lingvo-konstruado. Ĝi rakontas pri ekstremaj lingvistoj kaj lingvo de amo.

26-jara Carl estas entuziasma lingvo-konstruisto, kiu ne havas problemojn krei novan lingvon, sed kiu spertas problemojn trovi ĝustajn vortojn por espliki siajn sentojn al Libby, kiun li kaŝe amas. Unu tagon Carl havas ŝancon fariĝi prezidanto de la Societo de Planlingvoj, kies membroj havas pasion pri planlingvoj. Sed ĉu en batalo kontraŭ misinformitaj esperantistoj li povos espliki siajn sentojn al junulino, kiun li adoras?

La filmeton eblas spekti rete en speciala tempo: (bildo klakebla)

conlang

Do, laŭ miaj kalkuloj la montrado de filmeto okazos la 16-an, 17-an kaj 18-an de aprilo je la 21:00 UTC(...)
Legi pli ĉe Planlingvo (20 vortoj)


© KienLi por Filmoj en Esperanto, 2010. | Fiksligilo | Neniu komento | Aldoni al del.icio.us
Etikedoj: ,



Comentários