Seminario pri informado en CO de UEA




Filmo pri informado kun Mark Fettes

La 18-an de aprilo 2010 okazis en la Centra Oficejo de UEA seminarieto pri informado, kiun kunorganizis E@I kaj UEA. Grandan parton de gxi oni dedicxis al la prezentado de la portalo aktuale.info, kiu informos pri Esperanto kaj pri Esperanta agado en diversaj lingvoj. La portalo estas preparata de E@I kun subteno de Esperantic Studies Foundation.

D-ro Mark Fettes parolis en la seminario pri la evoluigo de la informado pri Esperanto. En la Reta Kinejo de UEA eblas vidi 45-minutan filmon, kiu konsistas el la kontribuo de Fettes kaj el la posta diskuto.

Gxi estas trovebla cxe: http://www.ipernity.com/doc/97850/7843129

Comentários