Principoj de subteksto-farado






Posted: 02 May 2010 09:10 AM PDT

(Fonto: Manlibro pri kreado de Esperantaj subtitoloj)

Sube estas eksponitaj certaj principoj kaj reguloj, koncernantaj kreadon de subtekstoj. Ili bazas sin sur sperto de la aŭtoro.

  1. Plej grava parto de kreado de subtekstoj estas fiksi ilian tempo-markojn (angle "timing"), tio estas tempo de apero kaj tempo de malapero de subteksto. Plej grava regulo ĉi tie estas, ke subteksto aperu precize samtempe kun komenco de repliko, kiun ĝi tradukas. Nur sub ĉi tiu kondiĉo spektanto asocios tekston de subtitolo kun prononcata ĉi-momente repliko kaj perceptos ĝin kiel videbligon de tiu. Se tia samtempeco forestas, perceptado de filmo fariĝas tre malfacila aŭ eĉ tute neebla.
  2. Malapero de subteksto devas okazi ne tuj post fino de repliko, sed kun 1 – 1.5 sekunda prokrasto, ĉar legata teksto estas perceptata pli malrapide, ol parolo. Intervalo inter malapero de unu subteksto kaj apero de sekva ne estu pli mallonga, ol ĉirkaŭ 0.3 sekundo, por ke vido de spektanto distingu ilin. Okaze de rapida dialogo oni foje bezonas fari pli mallongan intervalon. Tamen, oni faru tiel nur kiam tio vere ne eviteblas.

  3. Ĉiu nova frazo komenciĝu de majusklo kaj finiĝu per punkto aŭ alia interpunkcio. Se necesas dividi longan frazon je du subtekstoj, eblas uzi diversajn metodojn montri tion. En subtekstoj por filmoj sur DVD oni kutime uzas por tio tripunkton, finante per ĝi subtekston kun unua parto de frazo kaj komencante per ĝi tiun kun la dua (de minusklo). Eblas konsideri malavantaĝo de ĉi tiu metodo tion, ke ĝi "por teknika celo" uzas tripunkton, kiu estas interpunkcio, signanta certan intonacion. Por eviti eblan miskomprenon de tripunkto, la aŭtoro uzas alian metodon: subteksto kun unua parto de frazo simple finiĝas per neniu interpunkcio, kaj tiu kun la dua parto havas ĝin. Tamen, ĉi tie ne estas ajnaj nepre rekomendindaj reguloj, kaj ĉiu tradukanto povas uzi metodon, kiun li preferas.

  4. Se dulinia subteksto enhavas replikojn de diversaj parolantoj, antaŭ ĉiu repliko staru streketo kiel signo de rekta parolo (por ke spektanto distingu replikojn).

  5. En kazo de tre rapida interparolo foje necesas krei triliniajn subtekstojn. Tio ne estas malakceptebla, speciale, se replikoj estas mallongaj. Tamen, tio estas farenda, nur kiam ne eblas alimaniere fari subtekstojn kun sufiĉa tempo-daŭro.
  6. Per oblikva litertipo oni tajpu tekstojn de kantoj kaj versaĵoj, replikojn en fremdaj lingvoj (ne en la ĉefa lingvo de filmo), kaj parolon, sonantan ekster-ekrane, t.e. kiam parolanto ne estas videbla – ekzemple, parolon de televido, radio, aŭ replikojn de telefona interparolanto.
  7. Optimuma longo de linioj povas varii depende de karakterizoj de subtekstoj. Por la karakterizoj, menciitaj supre, ĝi estas 35 ĝis 40 signoj, inklude spacetojn inter vortoj.(...)
    Legi pli cxe Principoj de subteksto-farado (0 vortoj)

    © KienLi por Filmoj en Esperanto, 2010. | Fiksligilo | Neniu komento | Aldoni al del.icio.us
    Etikedoj:



Comentários