Dek minutojn pli aĝa



Priskribo
Origina titolo: Vecāks par 10 minūtēm
Lando: Sovetunio
Lingvo: la latva
Jaro: 1978
Ĝenro: Dokumenta
Reĝisoro: Herz Frank
Daŭro: 10 min
IMDb: ID 1018920

Priskribo:

Historio de la dokumenta kino de la 20-a jarcento estus alia, se en ĝi ne estus la filmoj de Herz Frank. Senduba ĉefverko de la majstro, farita kune kun disĉiplo – Juris Podnieks, kaj tuj farinta lin klasikulo, kinoversaĵo "Dek minutojn pli aĝa". Per unu fragmento, sen ajna muntado, la reĝisoro fiksis sur la filmbendo malgrandan laŭ tempo kaj grandegan laŭ enhavo parton da animaj travivaĵoj de infano. La tuta nia atento estas koncentrita sur la vizaĝo de knabeto, observanta nevideblan por ni spektaklon en pupa teatro. Kiom da emocioj en liaj okuloj! Komence – indiferenco, poste – scivolemo, io serioze tuŝis lin, kunsentado, gajo, poste – angoro, timo, teruro, kaj, fine, ĝoja faciliĝo – la bono venkis… La knabeto travivis tiom da emocioj sur ekrano, ke antaŭ okuloj de spektantoj li fariĝis nova personeco.

Ĉi tiu filmo siatempe ravis multajn agnoskitajn majstrojn de kinematografo, kaj post multaj jaroj Wim Wenders proponis al siaj kolegoj en diversaj landoj de la mondo ripeti la ideon de la reĝisoroj el Rigo, kunmetite almanakon el 10-minutaj filmetoj – tiel aperis "La trumpeto" kaj "La violonĉelo".

Fonto: Priskribo de la filmo ĉe Woodash.ru.

P.S. Reta versio de la filmo, kiun vi povas atingi klakinte la afiŝon, estas diferenca. Titoloj en ĝi estas en la rusa lingvo, kvalito de bildo estas pli bona. Notindas, ke antaŭ komenco de la filmo mem aperas titolo "Fabelo pri bono kaj malbono".(...)
Legi pli cxe Dek minutojn pli aĝa (11 vortoj)


© KirShvedov por Filmoj en Esperanto, 2010. | Fiksligilo | 2 komentoj | Aldoni al del.icio.us
Etikedoj:



Comentários