IJK kaj ferio



Ferio

Kiel oni jam sentas, la ferio komencighas ankau en Verda Filmejo.
Ekde la 16-a de julio ghis la 12-a de augusto mi ferios partoprenante IJK-on kaj UK-on en Kubo.
De mia flanko afishoj forestos. Se Kirill ekshatos ion afishi la faros tion memstare.

IJK

Tamen dum IJK mi daurigos nian agadon. Dum vesperoj fukcios Filmejo, kie mi havos shancon prezenti la plej bonajn kaj la plej popularajn filmojn de Verda Filmejo. Entute mi prezentos 7 filmojn, kiujn ni speziale preparis por IJK. Inter ili estas ankau paro de filmoj, kiujn oni ankorau ne trovas chi tie. Kiujn? Dume estas sekreto. Mi povas nur diri, ke inter ili estas mia plej shatata filmo.
Do, se vi partoprenos IJK-on, vi estas bonvena.
Certe mi devas mencii, ke mi gvidos ankorau du programerojn dum IJK: 1. Metiejon pri subteksto-farado, 2. Prezenton de E-filma agado.
Vi eble jam audis, ke ni lanchis dublistan projekton, do dum tiu prezento mi montros kelkajn malnetojn de tiu projekto. Certe estos interese. Venu.
Kunlabore,
Aleksander Osincev

Comentários