Hasta La Victoria Siempre!



La tempo flugas. Jam pasis miaj someraj ferioj, kiujn mi pasigis kun granda plezuro dum UK kaj IJK en Kubo. "Ĉiam estu la venko", fama frazo de Ernesto Che Guevara akompanis nin dum tri semajnoj.

Krom pro ĉiuj aliaj celoj mi partoprenis tiujn grandajn aranĝojn pro aldonaj personaj celoj. Mi volis prezenti la projekton Verda Filmejo al granda publiko, ankaŭ al tiuj, kiuj ne havas retaliron, aŭ tiuj, kiuj ne konas la retejon.

Evidentiĝis, ke oni povas trovi multajn komunajn punktojn, kie oni povas kunlabori. Partopreninte la programeron pri indiĝenaj popoloj dum UK, mi konigis unu el direktoj de Verda Filmejo, traduko de filmoj pri naciaj minoritatoj. (Ekz., Kukolo). Ŝajne, oni ekinteresiĝis pri tio.

Ankaŭ dum UK mi hazarde renkontis Evandro Ferreira de Avellar el Brazilo, kiu gajnis la unuan kaj ĝis nun solan konkurson de Verda Filmejo.

Dum IJK ĉiuvespere la ŝatantoj de filmarto povis spekti filmojn kun subtekstoj en Esperanto. Mi sukcesis montri 3 longdaŭrajn filmojn (Amelie, Fermitaj spacoj, Malplenaj domoj ) kaj unu animacian kolekton de Pixar.

Dankon al konstantaj ĉeestantoj, kiuj donis al mi gravan reagon pri la kvalito de subtekstoj kaj video.

Necesas mencii, ke kelkaj filmoj, kiujn mi prezentis aŭ planis prezenti estis speciale preparitaj por IJK kaj ili ankoraŭ ne aperis en Verda Filmejo. Tiel la unuan fojon post eble 6-jara paŭzo estis montrita belega kaj ĉarmega filmo La Fabela Destino de Amélie Poulain. La subtekstoj venis de neatendita flanko kaj vere plezurigis min, ĉar ĉi tiun filmon mi povas nomi mia plej ŝatata. Post ioma prilaboro kaj provlegado la filmo certe aperos en Verda Filmejo en du formatoj.

Ankaŭ speciale por IJK kun helpo de unu konata hispana esperantisto estis redaktita la traduko de alia bonega filmo "Labirinto de la Faŭno". Ankaŭ ĝi aperos ĝisdatigita en du formatoj.

Bedaŭrinde pro teknikaj kialoj mi ne sukcesis montri aliajn filmojn kaj du aliaj programeroj: metiejo pri subteksto-farado kaj prezento pri E-filma agado ne okazis. Dum la prezento mi planis skizi la historion de E-filmarto, prilumi la nuntempan situacion, rakonti pri aktualaj filmaj projektoj en Esperantujo kaj ekster ĝi kaj certe prezenti nian projekton pri subtekstigado kaj, kio pli gravas, projekton pri dublado. La partoprenantoj havus unikan ŝancon vidi peceton de nun dublata filmo.

Ankaŭ malsukcesis transdono de sekurkopio de Verda Filmejo (80 filmoj) al Kuba Esperanto-Asocio pro danĝera pluvego.

El Kubo mi alportis du filmojn: unu dokumentan pri Che Guevara kaj unu ludfilmon, kiu estis prezentita en la Festivalo de Cannes en 2006. Laŭ la deziroj de niaj kunlaborantoj mi ŝatus organizi subtekstigadon de tiuj filmoj. La kulturo de Kubo estas mirinda kaj prezentinda.

Do, pri mia kongresa agado mi malkontentas, ĝuste pro tio, ke mi multon ne sukcesis fari.

Pri ĉio alia mi kontentas, estis mia plej bona IJK kaj mia unua UK. Dankon al helpemaj organizantoj de IJK, kiuj per tutaj siaj fortoj penis helpi kaj sen kies insisto eble nenio okazus.(...)
Legi pli cxe Hasta La Victoria Siempre! (0 vortoj)




Comentários