Moskvo–Kasiopeo/ Adoleskuloj en la Universo




Moskvo–Kasiopeo/ Adoleskuloj en la Universo

080805202845873_f14_2.jpg


Priskribo

1. Moskvo–Kasiopeo

Origina titolo: Москва-Кассиопея (Moskva-Kassiopeja)
Lando: Sovetio
Lingvo: la rusa
Jaro: 1973
Ĝenro: Fikcio, Komedio
Reĝisoro: Riĉard VIKTOROV
Geaktoroj: Innokentij Smoktunovskij, Lev Durov, Miĥail Jerŝov, Olga Bitjukova, Aleksandr Grigorjev, Vladimir Savin, Vladimir Basov, Nadeĵda Ovĉarova, Irina Savina (Popova) k.a.
Daŭro: 1:20 h:min
Neoficiala paĝaro: http://otroki.druid.ru/
IMDb: ID 0070413

Priskribo:

El profundo de la Universo la Teron atingas radia alarmsignalo de raciaj estaĵoj el la sistemo de stelo Ŝedar' (Alfa de konstelacio Kasiopeo). La projekto, kiun proponis juna inventisto Viktor Sereda, devas ebligi atingi la planedon per tera kosmoŝipo – sed la flugo daŭros dum jardekoj. Tial la teamo de la kosmoŝipo "SAGO" (Stelŝipo Anihilacia Gravita Oscilatora) estas formata el 14-jaraj lernejanoj.
Ĉio estas zorge pripensita, sed Fjodor Lobanov, fantaziulo kaj petolulo, kaŝiĝinta en la stelŝipo, preter sia volo faras tiel, ke la ŝipo, superinte la lum-rapidecon, atingas sian celon 27 jarojn pli frue ol planite.

2. Adoleskuloj en la Universo

(daŭrigo de la filmo Moskvo-Kasiopeo)

Origina titolo: Отроки во Вселенной (Otroki vo Vselennoj)
Lando: Sovetio
Lingvo: la rusa
Jaro: 1974
Ĝenro: Fikcio, Komedio
Reĝisoro: Riĉard VIKTOROV
Geaktoroj: Innokentij Smoktunovskij, Lev Durov, Miĥail Jerŝov, Olga Bitjukova, Aleksandr Grigorjev, Vladimir Savin, Vladimir Basov, Nadeĵda Ovĉarova, Irina Savina (Popova), Igorj kaj Vadim Ledogorov  k.a.
Daŭro: 1:20 h:min
Neoficiala paĝaro: http://otroki.druid.ru/
IMDb: ID 0071957

Priskribo:

La kosmoŝipo "SAGO" (Stelŝipo Anihilacia Gravita Oscilatora) kun junaj kosmonaŭtoj proksimiĝas al la planedo de la stelo Ŝedar' (Alfa de konstelacio Kasiopeo), de kiu venis la alarmsignaloj. Evidentiĝas, ke la planedon konkeris hom-aspektaj robotoj, kies celo estas "feliĉigi" la planedanojn, seniginte ilin de ĉiuj sentoj.
Sur orbito ĉirkaŭ la planedo troviĝas kosma radio-observejo kun la fuĝintaj planedanoj. La estro rakontas al la teranoj pri ĉio okazinta kaj helpas, sendante kun ili sian filon. Post multaj riskaj aventuroj la inventemaj geknaboj sukcesas eksplodigi la centran energi-stacion kaj likvidi la robotojn. Do la planedanoj post multaj jaroj de ekzilo povas reveni al sia hejma planedo.

Kanto el la filmo "Moskvo-Kasiopeo" (Traduko de Valentin Melnikov kaj Kirill Ŝvedov)

(...)
Legi pli cxe Moskvo–Kasiopeo/ Adoleskuloj en la Universo (38 vortoj)


© KienLi por Filmoj en Esperanto, 2010. | Fiksligilo | 6 komentoj | Aldoni al del.icio.us
Etikedoj: ,

You are subscribed to email updates from Filmoj en Esperanto
To stop receiving these emails, you may unsubscribe now.
Email delivery powered by Google
Google Inc., 20 West Kinzie, Chicago IL USA 60610

Comentários