Senmova




Senmova

Posted: 12 Sep 2010 01:17 PM PDT

Origina titolo: Senmova
Lando: Turkio
Lingvo: Esperanto
Jaro: 2010
Ĝenro: Mallonga, dramo
Reĝisoro: Tugce Sen
Geaktoroj: Saadet Isil Aksoy, Derya Durmaz, Murat Serezli
Daŭro: 14 min.
Oficiala paĝaro: http://www.tugcesen.com/

Priskribo:

La historio pri du amikinoj, unu politikema aktivulo Ismene kaj unu nepolitikema kaj naiva Effie… Ĉio okazas en danĝera totalisma reĝimo en sentempa epoko, kiam ĉiu parolas Esperanton. Ni estas liberaj elekti, ĉu iĝi aktivulo aŭ ne, sed ĉu ni povas determini la konsekvencojn de tiu elekto?

Ismene, kiu planas partopreni en anarkisma operacio, insistas pri tio, ke Effie iru kun ŝi. Effie tamen respondas, ke ŝi pli volonte helpos al sia avinjo. La polico serĉas Ismene. Effie refuzas malkovri al polico, kie troviĝas Ismene, kaj pro tio mem estas arestata kiel kunlaboranto. La plej granda defendanto de la lando, detektivo Koralo pridemandas ŝin. Pensante nur pri unu cigaredo kaj trankvile atendante sian mortkondamnon, Effie ne scias, kiu terura surprizo atendas ŝin.(...)
Legi pli cxe Senmova (7 vortoj)


© KienLi por Filmoj en Esperanto, 2010. | Fiksligilo | Neniu komento | Aldoni al del.icio.us
Etikedoj: ,



Comentários