Profesia filmo pri Esperanto

Profesia filmo de la franca reĝisoro Dominique Gautier
<http://fr.wikipedia.org/wiki/Jean-Dominique_Gautier>
aperos principe venontan printempon en la ses lingvoj de UN (angla, franca, germana, hispana, ĉina kaj araba) kaj Esperanto. La aldono de pliaj lingvoj en subteksto dependas de la kunlaborantoj, kiuj anoncos sin por tradukado.

La fakto, ke temas pri profesia filmo de konata reĝisoro faciligos pli bonan akcepton de televidstacioj por dissendo.

DVD estas antaŭmendebla kontraŭ 18 EUR por privata uzo, aŭ 40 eŭroj kun rajto je senpaga publika projekciado aŭ pruntedono.

Ĝisdatigitaj kaj detalaj informoj aperas ĉe

http://esperantofilmo.com/

laux Henri Masson kaj [esper-inform]

-----
fonto: Ret-Info
      http://www.eventoj.hu

============================================================================
Konferenco pri faka aplikado: KAEST 18-21.11.2010 http://www.ikso.net/kaest/
============================================================================


Comentários