Emilio Cid sugestas videojn en Esperanto.



Saluton al ĉiuj !

Jam de longa tempo mi ne parolas kun Mirna. Nun kiu respondecas pri Parolu Mondo estas Djalma Pessata.

La ideo estas interesa. Hodiaŭ jam estas pluraj filmetoj en la reto, fakte tiom da, ke estas malfacile elekti tiujn, kiuj estas bonaj. Pro tio ke estas tro da filmetoj, estus bonvena se estus retejo, kiu indikos la plej bonajn filmetojn.

Fakte iu jam havis tiun ideon:
http://esperanto-tv.com

http://mi.anihost.ru/Tube/espero.htm

Sed kial ne fari alian retejon pli bonan ?

Mirna kaj mi faris kelkajn filmetojn, kiujn vi povas uzi.
http://vimeo.com/album/31709/format:detail

En kelkaj programoj mi metis filmeton en malgranda kvadro kun la resumo de la semajno. Tiuj resumoj oni povas fari rekte per youtube.
http://parolumondo.com/2008/09/13/13a-de-septembro-2008/

Jen du aliaj filmetoj faritaj rekte en youtube per retkamerao:
http://www.youtube.com/watch?v=AjntrB8sLbw (kaj mia respondo)

Mi sugestas tamen ke oni gastigu la filmeton che youtube, vimeo, au dailymotion ĉar eĉ se vi havas spacon, supozeble vi ne havos larĝecon de fluo por dissendi la filmetojn.

Sartorato estas bona serĉanto de filmetoj.

Mi ĵus sugestis en la listoj la belan knabinon:
http://www.youtube.com/watch?v=_q4FYKMAPck

Comentários