La Turo de Karol - Roĝer Borĝes

Mi faris ĉi tiun filmeton antaŭ proksimume unu jaro. Unue oni povis vidi ĝin en mia antaŭa hispanlingva youtube-konto, kaj nun estas videbla ankaŭ en mia nuntempa hispanlingva konto. Mi volas montri ĝin ĉi tie ĉar ĝi estas esperantlingva kanto, do mi pensas ke miaj geamikoj esperantistaj ĝuos ĝin multe :) Bone, tion mi esperas!

La muziko estas farita de Roĝer Borĝes, kaj la virino kiu kantas nomiĝas Nathalie Bedrune. Mi mem faris la filmeton. Mi registris ĝin kun helpo de mia (nun eks)koramiko en Guadalajara (Gŭadalahara) kaj proksima lago nomata Chapala (Ĉapala). La aliaj personoj kiuj aperas estas la amikoj de mia ekskoramiko. Kompreneble la virino kiu aperas tre ofte estas mi :) Mi mem redaktis la tutan filmeton.

Ĝuu ĝin!

 

Comentários