Homaj Rajtoj

Ni povas teni mondon el milito plej bone per daŭra kreado de paca mondo, kie homoj respektas kaj fidas unu la alian. Por tiu celo homaj rajtoj estas bonaj deirpunktoj.

Kio estas homaj rajtoj?
Ĉiu havas certajn rajtojn, simple ĉar li aŭ ŝi estas homo. Tiuj estas rajtoj, ĉar oni rajtas esti tia, fari aŭ havi certajn aferojn. Ĉi tiuj rajtoj ekzistas por via protekto kontraŭ homoj kiuj volas damaĝi aŭ dolorigi vin. Ili ekzistas ankaŭ por realigi ke ni povas pace kunvivi.

Estas 30 bazaj homaj rajtoj.
Iu, kiu kontrolis ĉu oni skribe fiksu ĉi tiujn rajtojn por ĉiu en ĉiu lando, estis sinjorino E. Roosevelt, la edzino de Franklin D. Roosevelt, kiu estis prezidanto de Usono de 1933 ĝis 1945.

Sinjorino Roosevelt diris pri ĉi tiuj homaj rajtoj:

Kie fakte komenciĝas la universalaj rajtoj?
Ĉe ĉiu angulo de strato, en ĉiu vilaĝeto tro malgranda por mapo. Estas afero por la individuo aŭ la entrepreno kie laboras la individuo. Tiuj estas la lokoj kie ĉiu viro, ĉiu virino kaj ĉiu infano volas esti traktataj egale, volas esti juĝataj egale, volas havi egalajn ŝancojn. Se en tiuj ĉi lokoj la rajtoj ne havas sencon, ili havos sencon nenie. Se homoj ne respektas ĉi tiujn rajtojn etskale, ni ankaŭ ne povas atendi plibonigon grandskale.

La torent-dosiero troviĝas ĉe:

_http://www.mininova.org/tor/3094213

Aldone vi trovos afiŝojn por filmetoj.

Rapidshare-ligilo:

http://rapidshare.com/files/299193164/La.30.Homaj.Rajtoj.rar

Comentários