Malplenaj Domoj



DVD Bin-jip (Malplenaj domoj)

Posted: 26 Apr 2010 12:45 PM PDT

Nun ankaŭ en DVD-formato

Priskribo:

Bela junulo Tae-suk kun aspekto de anĝelo veturadas tra la urbeto per motorciklo kaj noktumas en domoj, kiujn portempe forlasis iliaj posedantoj. Li dormas en fremdaj litoj, manĝas fremdan manĝaĵon, duŝas sin kaj ĉiufoje fotas sin sur la fono de foto de mastroj. Kiel pago pro tranokto Tae-suk lavas mastrajn tolaĵojn, purigas ŝuojn kaj riparas  teknikon. En unu el tiuj domoj li trovas junulinon nome Sun-hwa, kiu neniel reagas la invadon. Li ekscias, ke ŝia edzo batas ŝin kaj tenas ŝin neellasante el la domo. Kaj nun ili duope kvazaŭ senbruaj fantomoj, invadas domojn sen lasi la spurojn. Anonima vivo iĝas absoluto en la momento, kiam Tae-suk transiras el la reala mondo en la paralelan. Trejniĝinte en malliberejo per medito li lernas esti nevidebla kaj poste li iĝas fantomo aŭ simple imago de amatino.

Pli detale pri la filmo legu Bin-jip (Malplenaj domoj)(...)
Legi pli cxe DVD Bin-jip (Malplenaj domoj) (0 vortoj)

© KienLi por Filmoj en Esperanto, 2010. | Fiksligilo | Neniu komento | Aldoni al del.icio.us
Etikedoj: ,



Comentários