Angoroj





Posted: 11 May 2010 10:37 AM PDT

Priskribo
Origina titolo: Angoroj
Lando: Francio
Lingvo: Esperanto
Jaro: 1964
Ĝenro: Kriminala filmo
Reĝisoro: Atelier Mahé
Geaktoroj: Michel Duc-Goninaz, Raymond Schwartz, Gaston Waringhien
Daŭro: 1:01 h:min
IMDb: ID 0229990

Priskribo:

La unua fikcia filmo plene en la Internacia Lingvo estis "Angoroj", produktita de J.L.Mahé en Parizo. Temas pri kriminala filmo, en kiu la ĉefajn rolojn ludas geaktoroj S. Flego, Marc Darnault kaj Jana Flego-Ravšelj. La filmo estis prezentita en diversaj lokoj, plej multe dum la Tria Internacia Arta Festivalo en Budapeŝto (1966).

Jen informo el Vikipedio pri la filmo "Angoroj":

Angoroj

"Angoroj" estas filmo en Esperanto. Mahé el la amikaro de Raymond Schwartz, konata pseŭdonime kiel Lorjak, jam antaŭ la dua mondmilito iniciatis propagandan Esperanto-filmon, sed mutan: "Antaŭen!".

Komence de la 1960-aj Mahé, profesie foto- kaj kino-fakulo, investis en la produktado de la unua fikcia filmo en la Zamenhofa lingvo. Laŭ scenaro de Mahé mem, la geaktoroj de Internacia Arta Teatro (Srdjan Flego, Marc Darnault, Jana Flego) prezentas krimrakonton, lokitan en la Pariza periferio de la etaj ŝtelistoj kaj trompistoj. En la filmo ludas ankaŭ Raymond Schwartz (la komisaro), Gaston Waringhien (la komentisto) kaj pluraj el la tiama Pariza medio, inkluzive de tre juna Michel Duc-Goninaz.

La produktado okazis en 1963/64, sed la merkato ne reagis favore. Mahé, kiu perdis grandan sumon, akuzis UEAn pri bojkoto. Kulmine de deprimiĝo, li detruis ĉiujn ekzemplerojn: restis nur du (aĉetitaj siatempe de Kastelo Grezijono kaj Esperanto-Asocio de Britio) jam eluzitaj, kaj la originalo, kiun LF-koop savis en 1991, eldonante 61-minutan vidbendon.(...)
Legi pli cxe Angoroj (7 vortoj)


© KienLi por Filmoj en Esperanto, 2010. | Fiksligilo | 2 komentoj | Aldoni al del.icio.us
Etikedoj:



Comentários

Postar um comentário