Tamburado




Tamburado

Posted: 16 May 2010 07:03 AM PDT

Priskribo
Origina titolo: Барабаниада
Lando: Rusio/Francio
Lingvo: la rusa
Jaro: 1993
Ĝenro: Komedio
Reĝisoro: Сергей Овчаров (Sergéj Ovĉaróv)
Geaktoroj: Александр Половцев (Aleksándr Pólovcev), Андрей Ургант (Andréj Úgrant), Виктор Семеновский (Víktor Semjónovskij), С. Жаров (S. Ĵárov), С. Запрягаев (S. Zaprjagájev), Ю. Костыгов (Ju. Kostýgov), Г. Молчанова-Кузнецова (G. Molĉánova-Kuznecóva), Евгений Барков (Jevgénij Barkóv), k.a.
Daŭro: 1h 35 min
IMDB ID 0106354

Priskribo:

Antaŭ dudek jaroj okazis evento, rara en la monda historio. Nur dum kelkaj monatoj malaperis grandega lando, anstataŭ kiu formiĝis multaj novaj ŝtatoj, politika kaj ekonomia ordo rapidege ŝanĝiĝis. Centmilionoj da homoj subite trovis sin en tute alia socio kaj devis adaptiĝi al novaj kaj nekonataj cirkonstancoj. Nature, ĉiuj ĉi tiuj kataklismoj ne povis esti preterlasitaj fare de kino. En tiuj jaroj aperis rimarkindaj filmoj, kiuj respegulis sperton de ĉi tiu kriza tempo. Sed plej originala estis inter ili, eksterdube, ĉi tiu filmo fare de Sergej Ovĉarov. La reĝisoro, kiu ankoraŭ en la 1980-aj jaroj estiĝis konata pro siaj surrealismaj filmoj, ĉi-foje devis solvi unu malfacilaĵon. La filmo estis kreata kunlabore kun francia produktoro kaj evidente estis destinita ankaŭ por internacia demonstrado. Sed kiel do malgrandigi elspezojn por tradukado? La reĝisoro trovis respondon plej simplan – li faris filmon, kiu tradukon tute ne bezonas, ĉar en ĝi okazas eĉ ne unu repliko!

Malriĉa tamburisto, kiu laboras en tombeja okrestreto, subite fariĝas posedanto (aŭ posedato?) de magia tamburo, unu el tiuj, kiuj difinas la homan historion. Kaj li ekas vagadi kun la tamburo tra la lando, trafante jen en unu tragikomedian situacion, jen en alian, simile al herooj de klasikaj mutaj komedioj de Charlie Chaplin kaj Buster Keaton.

Interesaj faktoj:

La filmo fakte estas nova versio de studenta filmo de Sergej Ovĉarov sub la sama titolo, kreita en la jaro 1981. Ĝi unuafoje alportis konatecon al la reĝisoro.

La sonotrako de la filmo enhavas melodiojn de multaj klasikaj komponistoj: Beethoven, Mozart, Brahms, Mahler, Ŝostakoviĉ, Verdi, Prokofjev, Rossini, Ŝĉedrin, Rimskij-Korsakov, Gavrilin, Borodin, Stravinskij.

Se serĉi analogiojn en la monda kinematografo, eblas rememori filmon "Ho, feliĉulo!" (O Lucky Man!) (1973) kun Malcolm McDowell en la ĉefa rolo.(...)
Legi pli cxe Tamburado (21 vortoj)


© KirShvedov por Filmoj en Esperanto, 2010. | Fiksligilo | 2 komentoj | Aldoni al del.icio.us
Etikedoj: , ,

DVD Inkubo

Posted: 16 May 2010 02:04 AM PDT

Nun ankaŭ en DVD-formato.

Priskribo
Origina titolo: Incubus
Lando: Usono
Lingvo: Esperanto
Jaro: 1965
Ĝenro: Hororo
Reĝisoro: Leslie Stevens
Geaktoroj: William Shatner, Allyson Ames, Eloise Hardt, Robert Fortier, Ann Atmar, Milos Milos
Daŭro: 1:18 h:min
Video: nigra-blanka
IMDb: ID 0059311

Priskribo:

En pacama marborda regiono, kun kuracakvaj fontoj, Marko (Willian SHATNER) loĝas kun sia fratino. Sed la fortoj de l'Malbono estas proksimaj kaj virinaspekta demono, "Kia" (Allyson AMES), elektas la puran animon de Marko por ĝin damnigi. Kia tamen ne kapablos rezisti al siaj amsentoj al Marko, kaj demonestrino (Eloise HARDT) alvokos la demonon "Incubus" por pereigi la animon de Marko.

Inter horor-filmo pri vampiroj kaj Bergman-etosa verko, tiu vidinda filmo, produktita de la konata firmao "Paramount" en 1965, enmergos vin en plej strangan etoson, al kiu la lingvo Esperanto tute ne fremdas. Efektive, post la kriminala filmo "Angoroj", produktita de J. L. Mahe en Parizo, "Incubus" estis la dua fikcia filmo plene en la Internacia Lingvo. Ĉar la geaktoroj fakte ne estis esperantistoj kaj tute ne kontentige majstris la lingvon, utilis surskribi la filmon ne nur en diversaj lingvoj, sed ankaŭ en Esperanto.

Atentu, la filmo mem ŝajnas kvazaŭ damnita: Ne nur ĝi ne konis sukceson (krom en Francio, kie estis retrovita lasta kopio originale surskribita en la franca lingvo), sed komplete perdiĝis kaj malbona sorto ankaŭ trafis preskaŭ ĉiujn geaktorojn! Ĉiaokaze, la filmo estas malpermesita al infanoj (< 12 jaroj).(...)
Legi pli cxe DVD Inkubo (496 vortoj)


© KienLi por Filmoj en Esperanto, 2010. | Fiksligilo | 2 komentoj | Aldoni al del.icio.us
Etikedoj: ,



Comentários