Profesia dokumentaĵo pri Esperanto


La fonto kaj la ĉefa retejo de la projekto:  http://esperantofilmo.com .

[[Montri kiel bildstrion]]

Laŭ informo de Henri Masson ni eksciis, ke …

"La Eldona Fako Kooperativa de SAT decidis post longa tempo produkti profesian filmon pri Esperanto. Por tio la kooperativo dungis la filmiston Dominiko Gaŭtiero (Dominique Gautier) kaj zorgas pri la filmado.

Pri Dominique Gautier:

Aktiva jam de trideko da jaroj, Johan-Dominiko Gaŭtiero (Jean-Dominique Gautier) specialiĝis en realigo de filmoj pri socia historio, kaj aparte pri la socia historio de la sud-okcidenta franca regiono Bearno (france : Béarn) kaj pri la batalantoj de la Hispana Enlanda Milito. Li kunlaboras jam de longa tempo kun la franca historiisto Johano Ortizo (Jean Ortiz). Lia filmografio.

Dominiko Gaŭtiero komencis filmi en novembro 2009. La filmo devus aperi en marto 2011.
La titolon de la filmo ni ankoraŭ ne elektis.
La Eldona Fako Kooperativa de SAT (SAT-EFK) ekigis ambician projekton : temas pri la produktado de profesia dokument-filmo pri la esperantista movado. La laboro komenciĝis antaŭ pli ol unu jaro kaj jam pluraj ŝtupoj estis trapasitaj : ricevo de prunto de la asocio SAT-Amikaro (50 000€), dungo de reĝisoro, starigo de buĝeto kaj de scenaro por la filmo.
Pri ĉi tiu projekto nia labormetodo estas jena : ni estas produktantoj. La filmon aŭtoros la reĝisoro, Dominiko Gaŭtiero (Dominique Gautier). La filmo do transdonos lian vidpunkton pri nia movado, kiun li malkovras dum la filmado. Ni ne celas produkti memreklaman aŭ propagandan filmon. Laŭ ni tio estas la ĉefa kondiĉo, por ke ĝi ricevu veran eĥon antaŭ la publiko."

La filmo estos dublite spekteble en la ses laborlingvoj de UN — angla, araba, ĉina, franca, hispana kaj rusa — kaj en Esperanto. Aldono de subtekstoj en pliaj lingvoj estos ebla se venos helpproponoj.

Filmitaj scenoj:

- en Bialistoko dum unu semajno
- prelego de HORI Jasuo en Vilnovo-en-Avejronio
- registro de Afrika kompilo kun Jomo en Vinilkosmo
- dum la kongreso de SAT-Amikaro en Hiliono
- dum la franca-germana kongreso en Kajzerslaŭterno
- en la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno
- en Ĉaŭdefono

Filmotaj:

- unu semajnon dum la Universala Kongreso en Kubo
- Dum Festo en Tuluzo
- dum la SAT-kongreso en Braŝovo

La DVD estas jam antaŭmendebla : 18 € por individuoj, 40 € por grupoj aŭ bibliotekoj, kiuj aĉetas plie la rajton senpage projekcii aŭ pruntedoni.

La retpaĝo de la projekto: http://esperantofilmo.com kie vi povas antaŭmendi vian ekzempleron de DVD.(...)
Legi pli cxe Profesia dokumentaĵo pri Esperanto (0 vortoj)


© KienLi por Filmoj en Esperanto, 2010. | Fiksligilo | Neniu komento | Aldoni al del.icio.us
Etikedoj: ,



Comentários