Priskribo
Origina titolo: | Populärmusik från Vittula |
Lando: | Svedio, Finnlando |
Lingvo: | la sevda, la finna, la germana |
Jaro: | 2004 |
Ĝenro: | Dramo, komedio |
Reĝisoro: | Reza Bagher |
Geaktoroj: | Niklas Ulfvarson, Max Enderfors, Tommy Vallikari, Andreas af Enehjelm, Björn Kjellman, Jarmo Mäkinen, Kati Outinen, Tarja-Tuulikki Tarsala, Göran Forsmark, Lisa Lindgren, Sten Ljunggren, Lamine Dieng, Fredrik Hammar, Lennart Jähkel, Anne Järvinen |
Daŭro: | 1 h:45 min |
IMDb: | ID 0314524 |
Priskribo:
La loko estas periferia regiono en norda Svedio proksime al la landlimo de Finnlando. Nomiĝas Vittula, “Piĉomarĉo”. Al la tradicia vivmaniero apartenas multa alkoholo, arda libera seksa vivo kaj severa rivalado de parencaroj. Tamen ne malpli potencas forta formo de kristanismo kaj komunismaj konvinkoj. Oni ne certas pri sia ŝtata, kultura kaj lingva identecoj. Oni ne sentas apartenon al Svedio, sed ankaŭ ne havas identecon de finnoj, ambaŭ lingvoj estas parolataj nenorme, laŭ propra variaĵo. Vizitanta Afrika pastro klopodas komuniki en preĝejo eĉ provante Esperanton… En la mikspoto ne mankas originalaj homtipoj. Oni konkuras kaj pri saŭnado, veturado kaj drinkado. Du knaboj, svedo kaj finno, amikiĝas kaj trovas en rokmuziko ilon por libereco el la limigoj. Flankoj de finna kaj sveda kulturo interludas. Humuro, sincero kaj tragiko intermiksiĝas. Por la knaboj fine malfermiĝas propraj vojoj al feliĉo.
Priskribo de Matti Lahtinen.
Comentários
Postar um comentário