Macario




Macario

Posted: 26 Nov 2010 01:03 PM PST

Macario.jpg
Priskribo
Origina titolo: Macario
Lando: Meksiko
Lingvo: la hispana
Jaro: 1960
Ĝenro: Dramo
Reĝisoro: Roberto Gavaldón
Geaktoroj: Ignacio Lopez Tarzo, Pina Pellicer, Enrique Lucero, Mario Alberto Rodríguez, José Galvez
Daŭro: 1:31 h:mim
IMDb: ID 0054042

Priskribo:

Finfine la malriĉa kaj malsata Macario estas sola inter la arboj kaj povas manĝi la meleagron, kiun ŝtelis kaj sekrete bakis la edzino. Ende de la arbaro tuj mordonte la unuan peceton de la viando, Macario ricevas la viziton de tri strangaj homoj, kiuj ankaŭ malsatas kaj volas manĝi la frandaĵon. Unu el ili promesas al li monon kaj sukceson, la alia feliĉon je la paradizo. Tamen, Macario decidas nur doni parton da sia manĝaĵo al la tria stranga persono.

Por la duono de la bakita meleagro, la Morto pagas per magia akvo, pere de kiu oni povas resanigi iun ajn mortanton. Sed restas nur unu kondiĉo: Macario ne devos resanigi tiujn, kiujn la Morto ja elektos por si.

Kaj tiamaniere la malriĉa kaj malsata Macario fariĝis famega, riĉega kaj mirakla kuracisto. Laŭdire li povas revivigi eĉ mortintojn! Tamen, la rado de la sorto turniĝis denove, ĉar la estrarano taksas lian kapablon diablaĵo kaj enprizonigas kaj kondamnas lin al morto. Lastŝance la vicreĝo postulas al li savi la vivon de sia malsana infaneto kontraŭ la komutado de la mortpuno.

Sole en la ĉambro de la vicreĝido Macario elmetas la boteleton, sed tuj dononte la magian akvon al la infano la Morto aperas malpermesante la agadon. Kion faros Macario? Ĉu eblas trompi la Morton? Ĉu li frontos sian fatalan sorton? Verŝajne ankoraŭ li devas lerni lastan lecionon.

Interesaj faktoj:

  1. La historio estas inspirita de klasika rakonto de la fratoj Grimm, kiu nomiĝas La Baptofilo de la Morto. Plie, la rakonto estas adaptita al la meksika kulturo dum la Vicreĝado.
  2. La filmo estis kandidatigita al Oscar-premio kiel plej bona filmo de la jaro (1960).
  3. Laŭ la kinfakuloj kaj la kinkritikistoj tiu ĉi filmo staras la 59an vicon en la listo pri la plej bonaj filmoj el la ora epoko de la meksika kino.
  4. Kutime en Meksiko oni spektas tiun ĉi filmon dum la tago de la mortintoj (la 2a de Novembro)

Unu el la lastaj scenoj estas mirindaĵo: Macario eniras la malklaran groton, kie la Morto priatentas miloj da kandeloj, kiuj figuras la vivojn de la homaro. La Morto diras al li: Rigardu, Macario. Jen la homaro. Tie ĉi la vivoj brulas trankvile. Tamen de temp'al tempo blovas la ventoj de la pesto kaj de la milito, kaj po miloj foje la kandeloj estingiĝas hazarde…

Priskribo de Salvador Chacón.(...)
Legi pli cxe Macario (24 vortoj)


© KienLi por Filmoj en Esperanto, 2010. | Fiksligilo | Neniu komento | Aldoni al del.icio.us
Etikedoj:



Comentários